La Lemingoj revenas al PS Vita

Kiam mi estis infano, mia plej ŝatata ludo estis Lemmings kaj mi ludis ĝin senhalte tago post tago. La ludo estis tiom fama ke unue estis nur disponebla por Commodore Amiga sed poste oni povus ludi ĝin en Sega Megadrive/Genesis, MS DOS, Vindozo, Master System, Game Boy, Atari ST eĉ ZX Spectrum. Se vi memoras ilin ankaŭ, vi eble ŝatos Lemmings Touch.

La reveno de niaj lemingoj ne estos mallonga ĉar ĝi enhavas ĉirkaŭ 100 nivelojn plene je amuzo. La menuoj, interfaco kaj la regiloj estas faritaj por interagi tuŝe kun la ludo. Estu preta por uzi objektojn kiel pafilojn kaj platformojn por igi viajn lemingojn venki ĉian nivelon kaj travivi. La ludo estos disponebla en la Playstation Store por 9,99 eŭroj por PS Vita. Ĉu vi pretas por travivigi viajn mortemajn lemingojn? ;).

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input