Final Fantasy III aperas en Steam!

Vi ĉiuj jam atendis ekde majo sendorme por tiu-ĉi tago kaj la tago jam alvenis. Final Fantasy III aperos en Steam hodiaŭ. La tria ludo de la tre konata serio da ludoj Final Fantasy estos fine aĉetebla post tri horoj hodiaŭ en Steam. Se vi amis la version de Famicom, vi amos tian-ĉi. La grafikoj kaj la filmoj estis plibeligitaj, la labor-sistemo kaj la diplomoj estis plibonigitaj, serĉoj tra la bestaro estas pli rapide fareblaj kaj ĝi kongruas kun la atingoj de Steam kaj la interŝanĝeblaj bildo-kartoj! La preco ankoraŭ ne estas konata.

Final Fantasy III estas unu el la plej belegal ludoj el la serio Final Fantasy kaj ĝi jam aperis por kelkaj ludkonzoloj antaŭe kiel: Famicom (Japana NES), Nintendo DS aŭ OUYA. Certe ĝi estas bonega novaĵo kaj ni ĉiuj scias ke refari malnovajn ludojn por vendi ilin denove estas ĉiama modo ;).

Ĝisdatigo: Final Fantasy III jam estas disponebla kaj la preco estas 12,99 eŭroj!

Jen la video de la komputila versio 😀 :

 

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input