GaymerX2 Finfine!

Ekzistas multe da kongresoj por ludistoj, oni povas trovi ilin ĉie. Tamen, neniam ekzistis videoludo-kongreson por samseksemuloj! Fakte, la kvira kulturo en videoludoj estas malgranda sed ekzistas multe da kvira ludistoj el ni! Eble, pro tiu fakto la GaymerX estis kreita, bonŝance! <3. Mi memoras kiam mi legis pri ĝi unu jaro antaŭe. Multe da homoj ridis pri ĝi kaj diris ke tio ne estas bezonata! ke oni volas gejigi ĉion kaj ke la kongreso mem estis “geja” (Mi ne ŝatas kiam oni uzas angle la vorton “Gay” por paroli malbone pri io) Nu, kial ne? ni estas ludistoj ankaŭ. Ni ŝatas ludojn kaj ni ŝatas interkonatiĝi kun aliaj ludistoj, ludi kune, scii ĉion novan pri niaj amataj ludoj. Do,  kompreneble ĝi estas bezonata! Ni devas kreskigi la kviran videoludkulturon kaj ĉefe, amuziĝi. Amuziĝi kaj ludi do tiaj ideoj ĉiam estos bonaj. Kiam ni havos videoludo-kongreso por Transeksuloj? Mi ege ŝatus ĝin :).

Nu! mi rekomendas al ĉiuj iri al San-Francisko je la 11-a ĝis la 13-a de Julio ĉar tiu-ĉi GaymerX estos la lasta! bedaŭrinde :(. Verŝajne, ili ne atingis ricevi multe da helpon el kompanioj kaj sponsoroj.  Tamen, kelkaj kompanioj kiel: IndieCade, Cards Against Humanities, BioWare, Alienware y SheSeek volontis helpi ilin kaj ili obtenis pli da 24.000 dolarojn danke al donantoj ĉe Kickstarter.com! Mi certas ke ĝi estos tre tre amuza kaj ĝi havos eminentojn kiel: David Gaider, Alexis Ohanian, Mattie Brice. Eĉ la muzikistoj: Virt, 2Mello, kaj Aethernaut seancis tien! Se vi havas liberan tempon kaj vi eblas  iri al San-Francisko. Bonvolu, bonvolu partopreni kaj amuziĝi! We are queer and we’re here! hehe :).

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input