Malnovaj komputiloj en via retnavigilo

Kiam mi estis infano, mi havis 486 komputilon kun Windows 3.1 kaj (Kompreneble) Ms Dos. La simplaj jaroj de la komputiko. Amuzaj ludoj kaj disketoj ĉie. Se vi ankaŭ uzis Ms Dos vi povas rememori ĝin dank’ al tiu-ĉi enreta imitilo! http://jamesfriend.com.au/pce-js/ibmpc-games/. Ĝi imitas 286 komputilon kun Ms Dos kaj eĉ kejlkaj ludoj. Tajpu: CD MONKEY kaj poste MIDEMO.EXE, mi petas ;).

Se vi ne ŝatas Ms Dos kaj vi estas Makintoŝisto… mi havas surprizon por vi! http://jamesfriend.com.au/pce-js/system6/. Mac Plus kun System 6 kaj multe da ludoj! Ĝi eĉ havas la oldan Makintoŝan “Bliiiing”!

Nun vi povas ĝui viajn amatajn kaj oldajn komputilojn sen veturi per ian “Delorean” ;).

PS: La kreinto havas pli da imitiloj, vi povas uzi ilin en ambaŭ paĝoj :).

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input