Miaj pensoj: MySims kaj enretaj servoj

Hieraŭ mi aĉetis MySims ĉe Origin kaj komencis ludi ĝin kun mia koramikino. Ni tre amuziĝis kaj kompreneble, ni volis ĉefe ludi kune MySims do ni provis konekti al servilo. Post 3 provoj ni serĉis interrete pri tiu-ĉi problemo kaj legis ke EA fermis la retan servon de Mysims. Ni tristiĝis iomete kaj decidis ludi Animal Crossing : City Folk. Sama problemo, Nintendo fermis la servilojn. Do, mi ekpensis pri la reta ludeblo kaj la DRM kaj ekvidis kian malbonan estontecon ni ĉiuj havas. Ĉu vi memoras iri al via amata ludvendejo kaj aĉeti vian ludon? malfermi tian grandan skatolon, trovi tiajn belajn manlibrojn, kromaĵojn kaj kompreneble vian KD-on kun via ludo? mi ja memoras tion.

Nuntempe, se vi aĉetas ian ludon fizike, vi ricevos vian DVD kaj iaj nombroj por eniri ĉe Steam aŭ Origin kaj aktivigi la ludon. Vi devas esti ĉiame konektita al interreto por ludi kaj se tia servo fermiĝas, vi perdos vian ludon.

Ni ĉiuj aĉetas multe da ludoj ĉe Steam, mi ja havas pli ol 50 ludoj kaj iu amiko havas 300! se Steam fermĝas, ni perdus tiuj ludoj kaj ni pagis por ilin! DRM aĉas… Ankaŭ, ĉu vi pensis pri la enretaj ludoj? ĉia enreta ludo kaj ĉefe Mult-ludantajn Rol-ludojn? multe da kreistoj laboras plename kaj senhalte por krei tiajn amuzajn videludojn kaj post iom da tempo, tiuj ludoj ĉesas funkcii ĉar la serviloj jam fermis. Krei enretan ludon ja estas malbela afero.

Mi pensas pri Spore, la enretaj kapabloj de Spore estas la plej amuza kaj interesa parto de Spore. Se EA fermas Spore iam… la ludo preskaŭ mortos. Via Spore kreaĵo alŝutas al interreto kaj disponeblas por ĉiuj. Kiam vi ludas Spore vi trovos multe da kreaĵoj faritaj de aliaj homoj. Se ili fermas la servilon, tio ne okazos plu.

Pensu pri viaj elŝuteblaj enhavoj (DLC) viaj objektoj en Sims 3, viaj glavoj, ŝildoj, roluloj, kreaĵoj, haŭtoj kaj teksturoj. Ĉio-ĉi perdiĝos por ĉiam kaj eble ne estas post multe da tempo, eble ĝi okazas morgaŭ. Vere, DRM mortigantas la tutan industrion kaj ni ne agas kontraŭ tio-ĉi. Mi volas pagi miajn ludojn kaj havi ilin, havi la rajton fari ion ajn kun ili.

La lasta aĵo pri kiu mi parolos estas: Nintendo WFC. Estas trista afero ke ili fermas la servilojn  Mi scias ke Wii U kaj 3DS estas disponeblaj sed multe da homoj ankoraŭ ludas kun Wii kaj DS. Multe da tiuj Nintendo DS kaj Wii ludoj ne estas malnovaj kaj multe da homoj jam ne povas ludi ilin. Bonŝance, ekzistas kelkajn projektojn kiel Wiimmfi por krei servilojn por Nintendo DS kaj Nintendo Wii kaj homoj povas ludi denove Super Smash Bros Brawl aŭ Mario Kart DS/Wii.

Vi kaj nur vi povas ŝanĝi tian estontecon, ludanto. Ke la forto estu kun ni ĉiam.

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input