Ike disponeblos en la nova Super Smash Bros!

La Sr-o Masahiro Sakurai anoncis ke Ike, nia amata rolulo el Fire Emblem estos disponebla en la nova Super Smash Bros por Wii U kaj 3DS.  Kun lia granda glavo kaj timinda forto li batalos kontraŭ la novaj batalantoj de Super Smash Bros kiel Megaman/Rockman aŭ… la trajnisto de Wii Fiit?Lia nova aspekto estas bazita sur la ludo Fire Emblem: Radiant Dawn kaj espereble li alvenos al niaj hejmo ĉi-somere por 3DS kaj ĉi-vintre por Wii U! Nu, mi ploretas memorante la unuan Smash Bros en mia Nintendo 64.

Ĉu vi memoras ĝian televid-reklamon?

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

User Input