Super Smash Bros uzos la NFC teknologion

La direktoro de Nintendo Francio (Stephan Bole) anoncis ke la nova Super Smash Bros kongruos kun la NFC tekonologion (Nintendo Figurine Platform – Platformo de Figuroj de Nintendo) kaj la ludantoj povos uzi etajn figurojn por interagi kun la ludo. Ĉi-tiu kapablo estos disponebla por Wii U kaj ankaŭ 3DS. Tamen, Nintendo ne komentis pli pri la NFC, nek anoncis la liston da ludoj kiuj uzos tiun-ĉi novan teknologion. Ĉi-momente, ni ĉiuj atendas sendorme al E3 de Los-Anĝeleso por ricevi pli da informojn pri NFC.

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter

Ike disponeblos en la nova Super Smash Bros!

La Sr-o Masahiro Sakurai anoncis ke Ike, nia amata rolulo el Fire Emblem estos disponebla en la nova Super Smash Bros por Wii U kaj 3DS.  Kun lia granda glavo kaj timinda forto li batalos kontraŭ la novaj batalantoj de Super Smash Bros kiel Megaman/Rockman aŭ… la trajnisto de Wii Fiit?Lia nova aspekto estas bazita sur la ludo Fire Emblem: Radiant Dawn kaj espereble li alvenos al niaj hejmo ĉi-somere por 3DS kaj ĉi-vintre por Wii U! Nu, mi ploretas memorante la unuan Smash Bros en mia Nintendo 64. Read more…

sencerebrino

Saluton, mi estas ludanto, hobia programisto kaj sencerba mostino de mia reva mondo.

More Posts - Website

Follow Me:
Twitter